Skizo de la japania movado en 2009

Japana Kongreso
La 96a Japana Esperanto-Kongreso okazis oktobre en Kôhu, norde de la monto Huzi, kun 381 aliĝintoj, inter kiuj estis 11 samideanoj el kvin aliaj landoj. Ĉe la malfermo s-ro Ho Song el Koreio alvokis al la ĉeestantoj veni al la kongreso, kiun la esperantistaro japania kaj koreia kune okazigos en Busano, Koreio en 2011.

Lokaj kongresoj kaj aliaj
Okazis la kongreso de KLEG en junio kun 211 aliĝintoj, kaj de Kyûsyû en majo, de Tyûgoku-Sikoku en novembro, respektive; kaj ankaŭ oni havis sian jarkongreson en Tôkai, Kantô, Tôhoku kaj Hokkaidô kiel kutime. Notindas, ke en Tôhoku oni festis la 50an jubileon kun 107 aliĝintoj.
KLEG okazigis 2-tagan Vintran Lernejon en februaro kaj 3-tagan Friskan Lernejon en septembro, dum JEI sian 3-tagan seminarion en majo.
Jarfine KLEG okazigis Zamenhofan Feston en Kôbe post 19-jara interrompo. Dum lastaj jaroj kelkaj el ĝiaj aliĝintaj grupoj respektive havis la feston en sia loko kune kun najbaraj rondoj, sed okaze de la 150a datreveno de Zamenhof ĝi decidis denove kune festi la tagon kaj malfermi ĝin ankaŭ al neesperantista publiko sub la nomo "Festo de Esperanto". Fakte ĝin partoprenis 96 homoj, inter kiuj troviĝas kelkaj komencontoj. En la kunveno prof. Terazima Tosio japane parolis pri "Zamenhof laŭ pacologio (studoj pri paco) ", kaj du grupoj prezentis skeĉojn, korusa grupo Heliko kantis tri kantojn en Esperanto. Estis ankaŭ raportoj pri Universala Kongreso kaj Internacia Infana Kongreseto.
En decembro en multaj rondoj tra la lando oni kunvenis ne nur por festi la tagon, sed ankaŭ por paroli pri la laboroj faritaj kaj farotaj.

Karavano al UK
KLEG unuafoje organizis sian propran karavanon al la Universala Kongreso en Bjalistoko kun 25 partoprenantoj. Ĝi nun denove planas karavanon al la Azia Kongreso en Ulanbatoro.

Eldonitaj libroj
Aperis jenaj:"Nova Zamenhofa Legolibro": kompilita de s-ro Kawanishi Tetsurou en du lingvoj, originalo kaj la japana traduko, eldonita de JEI omaĝe al la 150-a datreveno de Zamenhof. "Yamanasi kaj Esperanto": japanlingva historio de la movado en la gubernio Yamanasi, kies ĉefurbo estas Kôhu, eldonita de JEI okaze de tiea kongreso.
Ĝi eldonis ankaŭ japanlingvan raporton de la simpozio pri Internacia Jaro de Lingvoj en Wakayama, 2008.
"Fluas la rivero Jodo": kolekto de tradukitaj rakontoj en la urbo Takatuki, eldonita okaze de la kongreso de KLEG fare de la grupo en Takatuki, ĝia kunorganizanto.
Eldonejo Riveroj eldonis jenajn kvar librojn.
"Formiko" kaj "Kafejo": du novelaroj de la bedaŭrata Hayasi Ken, kiu multe verkis sub plumnomo Hans Jasik. "Kromeseoj": la unua esearo de s-ro Huĝimoto Tacuo. "Verkoj de Nakamura Hideo": memorlibro de la bedaŭrata samideano.
"Promenado en Gramatiko de Esperanto": japanlingva esearo pri la gramatiko de s-ro Konisi Gaku, reviziita dua eldono de Japana Esperanta Librokooperativo, la eldona fako de KLEG.
"Ho, mia kor'!": kolekto de 22 kantoj laŭ poemoj de Zamenhof, kompilita de s-roj Jamada Tadaŝi kaj Konisi Gaku.
"50 jaroj de EVA": 426-paĝa kolekto de artikoloj ĉerpitaj el la organo de EVA, Esperanta Virina Asocio fondita en 1953
"Raportoj el Japanio 12": la 12a volumo de eseoj verkitaj de s-ro Hori Jasuo en 2008.
"Esperanto": nova lernolibro de vicprof. Watanabe Katsuyoshi, eldonita de komerca eldonejo en Tokio en ĝia serio de lingvaj lerniloj "Mazuwa-koredake" (Nur tiom por komenci).
"Filozofias koloroj": libro de pentraĵoj de s-ino Aihara Misa, eldonita de alia komerca eldonejo en Tokio; la titolo kaj ampleksaj klarigoj en Esperanto
."Barbro kaj Eriko": legolibro por komencantoj kun japana traduko eldonita de nova eldonejo Montano en Yokohama.
Cetere, en junio oni eldonis la 700an numeron de "La Movado"; tio montras, ke ĝi aperadis ĉiumonate depost la fondiĝo en 1951.

Redakcio
La Movado, n-ro 708 (februaro, 2010)