La 48a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo

| Dato | la 10a kaj 11a de junio, 2000 |
| Loko | Sakai, Oosaka (Japanio) |
| Ejo | Gubernia Universitato de Oosaka |
| Log^ejo | Hotelo Amenity Sakai |
Sakai estas loka urbo kiu havas historion de
"libera urbo". En Sakai trovig^as historiaj vidindaj^oj
kaj novaj aspektoj de moderna urbo. Oni povos g^ui diversajn
vizag^ojn de la urbo kaj venton de la nova epoko. Nun ni staras
sojle al la 21a jarcento, kiam komunikado multege progresos trans
landlimoj kaj pligrandig^os la rolo de Esperanto kiel lingvo por
egalrajta interpopola komunikado. Ni preparas multajn
programerojn pri la kongresa temo "Komunikado en la Tera
Epoko". G^uu ankau~ variajn programerojn de la kongreso. Via
partopreno estas kore atendata.
Kotizo:
3,000 - 3,500 enoj lau~ la alig^tempo.
Tranokto kun matenmang^o: 6,500enoj (en unulita c^ambro).
C^efa Enhavo:
Prelegos s-ro Joel BROZOVSKY, el Usono, pri "Kial usonano uzas Esperanton?"
Pri la kongresa temo okazos en la japana lingvo simpozio, kies podianoj estos s-roj TANI Hiroyuki, MIURA Nobuo, kaj KIMURA Goro. Certe Interesos partoprenantojn arda diskuto pri Esperanto kiel transnacia lingvo.
S-ro KOBAYASHI Tsukasa, fame konata verkisto, publike prelegos en la japana lingvo pri la temo "Kiel vivi en la 21a jarcento".
La faman kanton de YOSANO Akiko, naskita en Sakai, "Vi ne mortu, mia kara frat'" kantos grupanoj de "Societo por kanti Akiko'-n".
Ankau~ okazos multaj fakkunsidoj.
Deklama konkurso kaj gaja vespero okazos en la log^ejo.
Atendas vin ekskurso al historiaj vidindaj^oj en Sakai.
Kongresaj Memoraj^oj:
Memorajn leterpaperojn kaj kovertojn kun Esperanta
logomarko kaj mapon de la urbo kun Esperanta klarigo ricevos c^iu
partoprenanto.
Ankau~ oni povos rabate ac^eti "Fabeloj de MIYAZAWA
Kenzi", kiu estos eldonita memore al la kongreso.
Kontakto-adreso:
La Organiza Komitato de la 48a Kongreso de Esperantistoj
en Kansajo <BXL00154@nifty.ne.jp>
au~ la oficejo de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG) <kleg@mvf.biglobe.ne.jp>
Hejmpag^o de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj
@