La 48a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo

| Dato | la 10a kaj 11a de junio, 2000 |
| Loko | Sakai, Ôsaka (Japanio) |
| Ejo | Gubernia Universitato de Ôsaka |
| Loĝejo | Hotelo Amenity Sakai |
Sakai estas loka urbo kiu havas historion de
"libera urbo". En Sakai troviĝas historiaj vidindaĵoj
kaj novaj aspektoj de moderna urbo. Oni povos ĝui diversajn
vizaĝojn de la urbo kaj venton de la nova epoko. Nun ni staras
sojle al la 21a jarcento, kiam komunikado multege progresos trans
landlimoj kaj pligrandiĝos la rolo de Esperanto kiel lingvo por
egalrajta interpopola komunikado. Ni preparas multajn
programerojn pri la kongresa temo "Komunikado en la Tera
Epoko". Ĝuu ankaŭ variajn programerojn de la kongreso. Via
partopreno estas kore atendata.
Kotizo:
3,000 - 3,500 enoj laŭ la aliĝtempo.
Tranokto kun matenmanĝo: 6,500enoj (en unulita ĉambro).
Ĉefa Enhavo:
Prelegos s-ro Joel BROZOVSKY, el Usono, pri "Kial usonano uzas Esperanton?"
Pri la kongresa temo okazos en la japana lingvo simpozio, kies podianoj estos s-roj TANI Hiroyuki, MIURA Nobuo, kaj KIMURA Goro. Certe Interesos partoprenantojn arda diskuto pri Esperanto kiel transnacia lingvo.
S-ro KOBAYASHI Tsukasa, fame konata verkisto, publike prelegos en la japana lingvo pri la temo "Kiel vivi en la 21a jarcento".
La faman kanton de YOSANO Akiko, naskita en Sakai, "Vi ne mortu, mia kara frat'" kantos grupanoj de "Societo por kanti Akiko'-n".
Ankaŭ okazos multaj fakkunsidoj.
Deklama konkurso kaj gaja vespero okazos en la loĝejo.
Atendas vin ekskurso al historiaj vidindaĵoj en Sakai.
Kongresaj Memoraĵoj:
Memorajn leterpaperojn kaj kovertojn kun Esperanta
logomarko kaj mapon de la urbo kun Esperanta klarigo ricevos ĉiu
partoprenanto.
Ankaŭ oni povos rabate aĉeti "Fabeloj de MIYAZAWA
Kenzi", kiu estos eldonita memore al la kongreso.
Kontakto-adreso:
La Organiza Komitato de la 48a Kongreso de Esperantistoj
en Kansajo <BXL00154@nifty.ne.jp>
aŭ la oficejo de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG) <kleg@mvf.biglobe.ne.jp>
Hejmpaĝo de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj