Esperanta klavar-aranĝo por Mac OS X

La klavar-aranĝo "Esp_Uni.keylaout" ebligos vin tajpi la supersignitajn literojn de Esperanto smple per la uzo de la "option"-klavo, ekz-e ĉ = option + 'C'.

Per elŝuto vi havos dosierujon "klavaro_Esp_Uni", kiu entenas jenajn tri dosierojn

Esp_Uni.keylayout
Esp_Uni.icns
Legumin_Esp_Uni.rtf

Pri la instalado kaj uzado vi legos en "Legumin_Esp_Uni.rtf".
Ĉefaj diferencoj kompare kun la simila klavar-aranĝo "Esperanto.rsrc" estas, ke ĝi montriĝos kun verda-stela piktogramo, kaj ke ĝi havas kelkajn "mortajn klavojn" por diakrititaj literoj ne-esperantaj. Cetere ĝi ĝuste funkcias ankaŭ por la JIS-klavaro.